Sunday 20 May 2007

Kio estas la Laborista Esperanto-Asocio

La Laborista Esperanto-Asocio (en Irlando) celas disvastigi Esperanton inter laboristaj kaj diversaj progresemaj movadoj en Irlando kaj aliaj anglaparolantaj landoj.

Ni klopodas kuraĝigi uzadon de Esperanto kiel internacia komunikilo inter ĉiuj progresemaj, maldekstraj kaj liberpensemaj homoj, ekz. socialistoj, komunistoj, anarkiistoj, sindikatistoj, feministoj, ekologiistoj, humanistoj, pacistoj, ktp. Alia grava rolo estas varbado de progresemaj Esperantistoj al Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

No comments: